|
|
||
La turka novaĵ-agentejo Dogan merkrede raportis, ke almenaŭ 14 homoj dronis pro sinko de ŝipo portanta rifuĝintojn en la maro proksima al Canakkale en okcidenta Turkio.
Laŭ la turka marborda gvardistaro, la ligna ŝipo portanta rifuĝintojn al la greka insulo Lesbos sinkis pro ŝtormo matene en la maro proksima al Canakkale. La raporto diris, ke 27 homoj estis savitaj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |