Vizitu Forumon

Cameron elmetis kvar kondiĉojn pri resto de Britio en EU

(GMT+08:00) 2015-11-11 14:52:55     Redaktoro:Ma

Marde brita ĉefministro David Cameron faris prelegon pri kondiĉoj de resto de Britio en EU kaj prezentis kvar celojn de la reformado de EU.

Tiutage Cameron faris prelegon en Imperia Instituto pri Internaciaj Aferoj kaj unuafoje amplekse publike eksplikis kvar kondiĉojn de resto de Britio en EU. Li diris, ke se EU kontentigos tiujn kondiĉojn, li tutvole antaŭenpuŝos la reston de Britio en la reformita EU.

La kvar celoj de la reformado estas garantii egalecon de neeŭrozonaj landoj en eŭropa komuna merkato; fortigi konkurenckapablon de EU kaj malpliigi ekonomian limigon de EU al membrolandoj; permesi Brition esti ekster la politika integriĝa procezo de EU kaj fortigi rajtojn de la parlamentoj de membrolandoj de EU; regi enmigrintojn de EU en Brition kaj haltigi misuzon de la principo de libera fluado de loĝantoj en EU.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto