Vizitu Forumon

Ĉina prezidanto esprimas kondolencon pro morto de Helmut Schmidt

(GMT+08:00) 2015-11-12 13:09:22     Redaktoro:Yu Rongkang
Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede esprimis kondolencon pro la morto de Helmut Schmidt, eksa ĉefministro de la Germana Federacia Respubliko.

En siaj mesaĝoj respektive al germanaj prezidento Joachim Gauck kaj ĉefministro Angela Merkel, Xi funebris la morton de Schmidt kaj esprimis simpation al liaj parencoj. Xi diris, ke Schmidt faris senlacajn penojn por la nacia konstruado de Germanio kaj la eŭropa integriĝo kaj gajnis la respekton de la mondo. Li diris, ke antaŭ 40 jaroj Schmidt kaj ĉinaj gvidantoj siatempe malfermis la pordon de amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio kaj faris pozitivajn kontribuojn al disvolvado de rilatoj inter la du landoj.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj la ĉina popolo alte ŝatas la amikecon kun Germanio kaj volas labori kun Germanio kaj la germana popolo por pli bela estonteco de ĉina-germanaj rilatoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto