Vizitu Forumon

Irakaj kurdoj lanĉis kontraŭatakon al fortikaĵoj de IŜ

(GMT+08:00) 2015-11-12 19:42:35     Redaktoro:Yu Rongkang

La kurdaj armitaj fortoj de Irako ĵaŭde lanĉis grandskalan kontraŭatakon por liberigi la urbon Sinjar el militantoj de la Islama Ŝtato en norda provinco Nineveh.

Loka anonima sekureca oficiro diris al raportistoj, ke frumatene miloj da kurdaj batalistoj komencis ataki la urbon Sinjar en malsamaj direktoj kaj trarompis la defendon de la militantoj danke al la aviadila subteno de la internacia alianco. Nun la kurdaj armitaj fortoj intense bombadas la defendajn poziciojn de la militantoj en Sinjar.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto