Vizitu Forumon

Brima registaro promesis stabile transdoni rajtojn

(GMT+08:00) 2015-11-12 12:36:18     Redaktoro:Ma
Merkrede birma prezidentejo publikigis deklaron, dirante, ke la birma registaro kunlaboros kun ĉiuj koncernaj partioj por garantii stabilecon kaj pacon post la ĝenerala elektado, respektos elekton kaj decidon de la popolo kaj stabile transdonos la potencon.

Antaŭ tio, prezidanto de birma Nacia Ligo por Demokratio Aung San Su Kyi publikigis anoncon, petante interparolon kun birma prezidento U Thein Sein , parlamenta prezidanto U Shwe Mann kaj ĝenerala komandoro de la defenda armeo Min Aung Hlaing. Ŝi proponis diskuti pri stabila realigo de deziroj de la popolo surbaze de interpacigo.

Pri tiu peto, la prezidentejo diris en la deklaro, ke kunlaboro kaj diskuto okazos post publikigo de la definitiva rezulto de la elektado.

Pli frue en tiu tago, birma parlamenta prezidanto U Shwe Mann esprimis per sia konto ĉe la retservo Facebook la konsenton pri intervidiĝo. Li esprimis kunlaboron en konstruado de politike stabila, paca kaj prospera lando.

La nova federacia parlamento okazigos la unuan kunvenon en la venonta januaro, kaj nova prezidento elektota en februaro organizos la novan registaron. La nuna registraro servas ĝis la fino de la venonta marto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto