Vizitu Forumon

EU establis afrikan fonduson por reagi al krizo de rifuĝintoj

(GMT+08:00) 2015-11-13 13:57:40     Redaktoro:Yu Rongkang

Prezidanto de Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker ĵaŭde anoncis en pintkunveno pri rifuĝintoj en La-Valeto, ĉefurbo de eŭropa insul-lando Malto, ke EU decidis establi urĝan konfidofonduson por Afriko por trakti radikajn demandojn de rifuĝintoj en Eŭropo.

EU asignos al la fonduso 1800 milionojn da eŭroj el la buĝeto kaj la eŭropa disvolva fonduso, kaj serĉos kapitalan injekton de 28 membroŝtatoj al la fonduso. Nun la subskripciita sumo jam atingis 81,2 milionojn da eŭroj. EU diris, ke la urĝa konfidofonduso kovros la landojn laŭlonge de la vojo de afrikaj elmigrintoj al Eŭropo, kaj la ĉefa celo estas akceli ekonomian disvolvadon, pliigi laborŝancojn kaj plibonigi sekurecan situacion en Afriko por trakti la radikajn demandojn, kiuj kaŭzis nestabilecon kaj elmigradon en la regiono.

Tiutage EU publikigis la Agadplanon de La-Valeto. Laŭ la plano EU duobligos la nombron de gajnintoj de la stipendio por afrikaj kleruloj kaj lernantoj en Eŭropo, severigos la baton al homa kontrabando kaj liveros pli oportunajn kondiĉojn al leĝaj afrikaj elmigrintoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto