Vizitu Forumon

Ban Ki-moon bonvenigas sukcesan okazigon de elektado en Birmo

(GMT+08:00) 2015-11-13 19:50:32     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon faris deklaron pere de sia proparolanto, bonvenigante sukcesan okazigon de ĝenerala elektado en Birmo, kaj alvokante al ĉiuj partioj de la lando daŭrigi la kvietan atmosferon.

La deklaro diris, ke la birmaj elektantoj pace kaj aktive partopenis en la historia elektado, kaj Ban bonvenigas tiun gravan atingon de Birmo en la transiro al demokratio.

La deklaro diris, ke Ban gratulas la Nacian Ligon por Demokratio pro ĝia elstara atingo en la elektado kaj laŭdas la Partion de Solidareco kaj Disvolvado, ke ĝi agnoskis la elekton de la popolo. La deklaro diris ankaŭ, ke la birma armeo ludis aparte gravan rolon per la subteno al fidinda kaj travidebla elektado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto