Vizitu Forumon

Ĉinio: Japanio ne rajtas senrespondece komenti pri Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2015-11-13 20:42:37     Redaktoro:Yu Rongkang

Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris vendrede, ke Japanio, kiel senrilata partio, ne rajtas fari senrespondecan rimarkojn pri la suvereneco de insuloj de la Suda Ĉina Maro.

Li faris la rimarkojn, post kiam japana ĉefministro Shinzo Abe laŭraporte diris, ke li avidas levi la demandon de la insula konstruado de Ĉinio laŭ libereco de navigacio kaj la plenumo de la internacia juro en la Suda Ĉina Maro dum la venonta Pintokunveno de la Grupo 20.

En la pintkunveno, planita por la 15a kaj la 16a de novembro en Antalya, Turkio, kolektiĝos gvidantoj de la 20 plej grandaj ekonomioj de la mondo. Hong diris, ke Japanio ne estas koncerna partio en la demando de la Suda Ĉina Maro.

Ĉinio reprenis la Nansha-insulojn el japana okupacio ĉe la fino de la Dua Mondmilito, laŭ la Kaira Deklaracio kaj la Potsdam-Proklamo.

Hong diris, ke la ĉina konstruado sur iuj el la gardataj Nansha-insuloj kaj rifoj estas afero ene de la ĉina suvereneco, ne celas nek influas iun ajn alian landon, kaj estas neriproĉebla.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto