Vizitu Forumon

Suicidaj atakoj en suda Bejruto mortigis almenaŭ 37 homojn

(GMT+08:00) 2015-11-13 13:24:07     Redaktoro:Ma
Ĵaŭde vespere en suda ĉirkaŭurbo de Bejruto de Libano okazis du suicidaj atakoj. La lokaj aŭtoritatoj konfirmis, ke la du atakoj mortigis 37 homojn kaj vundis pli ol 180 aliajn. Ankoraŭ neniu organizo deklaris respondecon por tiuj atakoj.
Laŭ libana oficiala novaĵ-agentejo, vespere de tiu tago la du eksplodoj okazis en la loĝkvartalo Burj el-Barajneh en la suda ĉirkaŭurbo de Bejruto en kvin minutoj. La eksplodoj mortigis kaj vundis grandan nombron da homoj kaj ankaŭ detruis multajn veturilojn kaj domojn. La libana polico tuj blokis tiun lokon, kaj vunditoj estis transportitaj al hospitalo.
Ĵaŭde speciala kunordiganto de UN en Libano publikigis deklaron, kondamnante la suicidajn atakojn.
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto