Vizitu Forumon

En Parizo okazis serio da pafoj kaj eksplodoj

(GMT+08:00) 2015-11-14 10:47:13     Redaktoro:Xiong Linping

Franca amaskomunikilo raportis, ke vespere de la 13a de novembro en la deka kaj dekunua kvartaloj de Parizo kaj apud la stadiono France okazis almenaŭ ses pafadoj kaj tri eksplodoj. Tiuj eventoj jam rezultigis morton de pli ol cent homoj kaj vundiĝon de kelkdek.

La franca prezidento Hollande ĉi-vespere faris televidan paroladon. Li diris, ke tiuj pafoj kaj eksplodoj, kiuj okazis en Parizo, estas "senprecedencaj teroraj atakoj" en Francio. Kaj samtempe li proklamis, ke la tuta teritorio de Francio restu en stato de urĝeco, kaj ke Francio fermu sian landlimon. Li aludis, ke tiuj pafoj kaj eksplodoj kaŭzis grandan perdon de homoj, la franca registaro mobilizos "ĉiujn siajn fortojn" por nuligi teroristojn; kaj ke antaŭ tiel terora konduto Francio nepre agos pli forte, solidarece kaj aplombe. Hollande jam formetis la planon iri al Turkio partopreni en la pintkonferenco de G20.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto