Vizitu Forumon

Ĉinio forte anatemas teroristajn atakojn okazintajn en Parizo

(GMT+08:00) 2015-11-14 12:25:00     Redaktoro:Xiong Linping

La 14an de novembro Hong Lei, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio sentas grandan ŝokon pri la evento de teroristaj atakoj okazintaj en Parizo, kaj esprimas fortan anatemon al ĝi.

Hong Lei indikis, ke Ĉinio sentas grandan ŝokon pri tio, ke tiu serio da teroristaj atakoj okazintaj en Parizo kaŭzis grandan perdon de homoj, kaj al ili esprimas fortan anatemon; ke Ĉinio esprimas profundan funebro al la viktimoj kaj sinceran konsolon al iliaj familianoj kaj vunditoj; kaj ke terorismo estas la komuna defio alfrontata de la homaro, Ĉinio senhezite subtenas, ke Francio protektas la sekurecon kaj stabilecon de sia ŝtato kaj batalas kontraŭ terorismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto