Vizitu Forumon

Teroristaj atakoj al Parizo estas kondamnitaj de internacia komunumo

(GMT+08:00) 2015-11-14 13:05:43     Redaktoro:Xiong Linping

Vespere de la 13a de novembro en la deka kaj dekunua kvartaloj de Parizo kaj apud la stadiono France okazis almenaŭ ses pafadoj kaj tri eksplodoj, kaj pro tio mortis pli ol cent homoj. La franca prezidento Hollande diris, ke tio estas senprecedenca terorista atako, kaj sekve la tuta lando restas en stato de urĝeco. La internacia komunumo donis fortan kondamnon al tiuj teroristaj atakoj.

En la sama tago Ban Ki-moon, ĝenerla sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, publikigis deklaron, kaj per la vorto "senhonta" kondamnis la teroristajn atakojn okazintaj en Parizo. Li postulis tuj liberigi la ostaĝojn kidnapitaj en la muzikĉambro Bataclan. Li diris, ke li staras kun la francaj registaro kaj popolo, kaj esprimis sian plej sinceran konsolon al la familianoj de la viktimoj.

Obama tiutage faris paroladon. Li forte anatemis la teroristajn atakojn okazintajn en Parizo, kaj diris, ke tiuj eventoj celis ne nur al Parizo, al la franca popolo, sed ankaŭ al la tuta homaro, al la komuna valorkoncepto. Obama emfazis, ke Usono kunlaboros kun la franca popolo kaj kun ĉiuj landoj de la mondo, por batali kontraŭ terorismo kaj ekstremismo, kaj por laŭleĝe persekuti kaj puni la teroristojn.

Kaj Dmitri Peskov, novaĵa sekretario de rusa prezidento, malkaŝis, ke pri tiuj teroristaj atakoj okazintaj en Parizo Putin jam esprimis sian konsolon al la franca prezidento Hollande kaj al la franca popolo. Li diris: "Rusio solide kondamnas tiun nehoman murdon, kaj estas preta liveri ĉian helpon al la enketado pri tiuj krimoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto