Vizitu Forumon

Xi Jinping adresis konsolmesaĝon al franca prezidento

(GMT+08:00) 2015-11-14 13:26:41     Redaktoro:Xiong Linping

La 14an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis konsolmesaĝon al la franca prezidento Hollande rilate al la serio da teroristaj atakoj okazintaj en Parizo.

Xi Jinping tekstas: "Mi ŝokiĝis de la teroristaj atakoj okazintaj en Parizo, kiuj kaŭzis grandan perdon de homoj. En tiu ĉi momento, kiam la franca popolo tristas, mi, en la nomo de la ĉinaj registaro kaj popolo, kaj en la nomo de mi mem, esprimas plej fortan anatemon al tiu ĉi barbara ago, kaj profundan funebron al la viktimoj, sinceran konsolon al la vunditoj kaj familianoj de la viktimoj."

Xi indikis, ke Ĉinio konsekvence kontraŭas terorismon en ĉia ajn formo, kaj volas, kune kun francio kaj la internacia komunumo, plifortigi kunlaboron en la sekureca kampo, batali kontraŭ terorismo, kaj defendi la vivon kaj sekurecon de ĉiuj popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto