Vizitu Forumon

Xi Jinping lanĉis sian vojaĝon por G20 kaj APEK

(GMT+08:00) 2015-11-14 14:08:24     Redaktoro:Xiong Linping

Antaŭtagmezon de la 14a de novembro la ĉina prezidanto Xi Jinping ekflugis de Pekino, en sia speciala aviadilo, al Antalya, Turkio, kaj komencis sian vojaĝon por G20 kaj la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (EPEK).

La deka pintkonferenco de gvidantoj el G20 okazos inter 15a kaj 16a de novembro en Antalya. Dum la konferenco Xi Jinping ĉeestos ĉiujn oficialajn aktivecojn. Tie li sisteme kaj profunde eksplikos siajn vidpunktojn pri la situacio de la monda ekonomio, pledos por kunlaboro de ĉiuj partioj, kaj kune fosos novan dinamikon de ekonomia kreskado; lige kun la "dektria kvinjara plano" de Ĉinio, konigos la ĉinajn politikojn kaj rimedojn pri la plenampleksa reformo kaj la konstruado de aperta ekonomio kun nova sistemo; kaj komunikos al diverslandaj gvidantoj la ĝeneralan projekton de Ĉinio pri la organizo de la pintkonferenco de G20 en la jaro 2016.

Post la vojaĝo en Turkio, Xi Jinping flugos al Manilo, Filipinoj, por ĉeesti al la dudektria neoficiala konferenco de gvidantoj el APEK. Dum la konferenco Xi Jinping partoprenos en ĉiuj aranĝitaj aktivecoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto