Vizitu Forumon

Li Keqiang sendis konsolmesaĝon al franca ĉefministro

(GMT+08:00) 2015-11-15 17:38:53     Redaktoro:Xiong Linping

La 14an de novembro la ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis konsolmesaĝon al la franca ĉefministro Valls rilate al la teroristaj atakoj okazintaj en Parizo, esprimante profundan bedaŭron kaj sinceran konsolon al la vunditoj kaj la familianoj de la viktimoj, kaj fortan indignon kaj kondamnon al la terorista ago.

En la mesaĝo Li Keqiang diras, ke la ĉina registaro konsekvence kontraŭas terorismo en ĉia ajn formo, kaj volas, kune kun Francio kaj la internacia komunumo, respondi al la minaco kaj defio de terorismo, kaj defendi la pacon de la ĉina kaj franca popoloj kaj de la mondaj popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto