Vizitu Forumon

En Irako okazis du atakoj

(GMT+08:00) 2015-11-14 17:01:34     Redaktoro:Xiong Linping

La 13an de novembro suicida eksplodo atakis iun ŝijaistan moskeon por enterigo en Bagdado, la ĉefurbo de Irako, kaj en la atako mortis almenaŭ dudek unu homoj, vundiĝis kvardek ses.

La saman tagon iu ŝijaista sanktejo en la urbo Sadr, norde de Bagdado, estis atakita de du apudvojaj bomboj. La bagdada polico diris, ke almenaŭ du homoj mortis, kaj dek kvin vundiĝis.

Ĝis nun neniu organizaĵo proklamis sin respondeca pri la du ĉi-supre menciitaj atakoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto