Vizitu Forumon

Xi Jinping atingis Antalyan kaj ĉeestis la pintkonferencon de G20

(GMT+08:00) 2015-11-15 14:02:31     Redaktoro:Xiong Linping

La 14an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping atingis Antalyan, Turkio, kaj, invitite de la turka prezidento Recep Tayyi Erdoğan, ĉeestis la dekan pintkonferencon de gvidantoj el G20.

Posttagmeze, je la 14a horo kaj 20 minutoj, laŭ la loka tempo, la speciala aviadilo de Xi Jinping atingis la internacian flughavenon Antalya. Turkaj altoficistoj faris akcepton ĉe la ŝtuparo.

Antalya situas en la sudo de Turkio, ĉe la bordo de Mediteraneo. La temo de tiu ĉi pintkonferenco de G20 estas "Kune agu por atingi inkluzivecan kaj stabilan kreskon". Post la pintkonferenco Xi Jinping flugos al Manilo, Filipinoj, por ĉeesti la dudektrian neoficialan konferencon de gvidantoj el la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto