Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun turka prezidento Erdoğan

(GMT+08:00) 2015-11-15 14:46:04     Redaktoro:Xiong Linping

La 14an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Antalya kun la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan.

Xi Jinping gratulis, ke la pintkonferenco de G20 en Antalya sukcesis esti okazigita. Xi indikis, ke Ĉinio alte aprezas la diversajn laborojn faritajn de Turkio, kiu servas kiel prezidanto de G20 dum tiu tempodaŭro. Xi diris, ke Ĉinio organizos la pintkonferencon de gvidantoj el G20 en 2016, kaj ke Ĉinio volas, kune kun Turkio, pli amike kunlabori, por ke G20 ludu pli grandan rolon en la dominado de la monda ekonomio, kreskigante la mondan ekonomion en dinamiko, daŭrigebleco kaj stabileco.

Erdoğan prezentis al Xi Jinping deziresprimojn de bonveno por lia ĉeesto al la pintkonferenco de G20 en Turkio. Erdoğan diris, ke Turkio atentas la rilaton kun Ĉinio kaj volas kune kun Turikio, surbaze de reciproka respekto, daŭre profundigi kunlaboron en politiko, ekonomio, energio, kulturo, sekureco, turismo kaj tiel plu, kaj pli altigi dulandan komercan nivelon; Turkio volas aktive partopreni en la kunlaboro kadre de la ideo "unu vojo kaj unu zono", kaj bonvenigi ĉinajn entreprenojn investi en Turkio.

Dum la interparolado la dulandaj ŝtatestroj esprimis severan anatemon al la teroristaj atakoj okazintaj en Parizo, kaj unuanime konsentis, ke la internacia komunumo plifortigu kunlaboron kaj kune batalu kontraŭ terorismo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto