Vizitu Forumon

Internacia komunumo energie kondamnas la teroristajn atakojn okazintajn en Parizo

(GMT+08:00) 2015-11-15 15:53:06     Redaktoro:Xiong Linping

Vespere de la 13a de novembro okazis en Parizo serio da teroristaj atakoj. Ĝis nun jam mortis cent dudek naŭ homoj, kaj vundiĝis tri cent kvindek du. La internacia komunumo energie kondamnis tiujn atakojn, esprimante funebron al la viktimoj kaj plifortigi kunlaboron por kune batali kontraŭ terorismo.

Vesperon en la 14a de novembro gvidantoj de la dudek ok landoj el Eŭropa Unio (EU) kaj de la tri eŭropuniaj organoj (Eŭropa Konsilio, Komisiono de EU kaj Eŭropa Parlamento) publikigis komunan deklaron, dirante, ke EU profunde ŝokiĝis de la teroristaj atakoj al Parizo, kaj esprimis funebron al la viktimoj, ke teroristoj lanĉis atakon al la tuta EU, kaj ke EU per decida volo kaj ĉia ajn necesa rimedo respondos al la minaco de terorismo.

La brita ĉefministro David Cameron en la 14a de novembro deklaris, ke tiu ĉi seriatako estas "la plej serioza perfortaĵo en Francio post la dua mondmilito", kaj ankaŭ "la plej serioza terorista atako en Eŭropo de dek jaroj". La deklaro diras, ke Britio, kune kun Francio kaj la aliancanoj de la mondo, "duoble penos por elradikigi la venenan ekstremisman ideologion".

En la sama tago Simonetta Sommaruga, prezidanto de Federacia Regno, Svisio, faris televidan paroladon, dirante, ke terorista atako nocas la fundamentan valoron de la tuthomara socio.

Kaj gvidantoj de Egiptio, Alĝerio, Sirio, Pakistano, Omano kaj aliaj landoj, kaj de internaciaj organizaĵoj, faris fortan anatemon al la teroristaj atakoj okazintaj en Parizo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto