Vizitu Forumon

IŜ konfesis lanĉi la atakojn en Parizo

(GMT+08:00) 2015-11-15 16:27:23     Redaktoro:Xiong Linping

Parizo de Francio ĵus pasigis la plej nigran tagon post la dua mondmilito. La teroristaj atakoj okazintaj vespere de la 13a de novembro ŝokis la tutan mondon. La ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" (IŜ) proklamis, ke ĝi plenumis la atakojn, venĝante sin al Francio, kiu faris militan baton al la organizaĵo.

La 14an de novembro IŜ deklaris en socia retejo, ke tiu ĉi serio da atakoj estas sekvo de tiu kaŭzo, ke Francio faris militan agon kontraŭ la organizaĵo. Kaj IŜ minacis, ke, se Francio daŭrigus sian nuna politikon, ĝi ĉiam estus la celo atakota de la organizaĵo.

Tiutage la franca prezidento Hollande faris televidan paroladon, dirante, ke tiu ĉi serio da atakoj estas milita ago krime farita de la terorista armita organizaĵo "Islama Ŝtato". Li proklamis, ke Francio faros tritagan funebradon por tiuj, kiuj viktimis en la teroristaj atakoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto