Vizitu Forumon

Eŭropaj landoj alprenas rimedojn kontraŭ eventuala atako

(GMT+08:00) 2015-11-15 17:15:48     Redaktoro:Xiong Linping

Laŭ la plej freŝa informo el la pariza prokurora instanco en la 14a de novembro, en la serio da pafoj kaj eksplodoj, okazintaj en Parizo, mortis sume cent dudek naŭ homoj, kaj vundiĝis tri cent kvindek du. Germanio, Belgio, kaj aliaj eŭropaj landoj nun alprenas sekurecajn rimedojn, sin gardante kontraŭ eventuala terorista atako.

La 14an de novembro en gazetara konferenco la pariza prokuroro François Morin proklamis, ke sume sep teroristoj estis pafmortigitaj en atakoj. Kiam polico faris sturmon en la teatro Bataclan, pafmortigis tri homojn. Kaj ĉe la kadavro de teroristo, kiu plenumis suicidan atakon apud la stadiono France, policanoj trovis sirian pasporton.

Morin opiniis, ke la atakoj estis kunage plenumitaj eble de tri grupoj da teroristoj. Laŭ vidatestanto, tiuj teroristoj, kiuj atakis la teatron Bataclan, menciis la nomon de Sirio kaj Irako.

Post la serio da atakoj la franca registaro tuj alprenis respondajn rimedojn. Kaj same, ankaŭ aliaj eŭropa landoj alprenis agojn por sin gardi kontraŭ eventuala terorista atako, ekzemple, Germanio kaj Belgio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto