Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun Vladimir Putin

(GMT+08:00) 2015-11-16 13:05:36     Redaktoro:Xiong Shan

Dimanĉe en Antalya, Turkio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin.

Xi diris, ke en lastaj jaroj, Ĉinio kaj Rusio havis striktan kunlaboron en multaj kampoj, antaŭenpuŝis la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj akiris ĝojigajn atingojn. Li esperis, ke Ĉinio kaj Rusio fortigos kunlaboron en la venonta jaro kaj firme defendos la frukton de la Dua Mondmilito kaj la internacian ordon kun la Unuiĝintaj Nacioj kiel la kerno.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Rusio subtenas striktan kunlaboron en la kadro de G20. Ĉinio gastigos la pintkkunvenon de G20 en 2016, kaj ĝi esperas konstrui novigan, viglan, interligitan kaj inkluzivan mondan ekonomion kun diversaj flankoj. Ĉinio volas plifortigi kontakton kaj kunlaboron kun Rusio dum gastigo de la pintkunveno por ke G20 ludu pli grandan rolon en akcelado de la monda ekonomia kresko kaj perfektigado de la monda ekonomia regado.

Putin diris, ke Rusio kaj Ĉinio subtenas striktajn interŝanĝojn en diversaj kampoj, kaj la du flankoj devas pozitive profundigi kunlaboron en komerco, energio, nuklea energio, kemia industrio, alttekniko, financo kaj kulturo. Rusio subtenas Ĉinion, la venontan prezidanto-landon de G20, ludi pli grandan rolon por la internacia ekonomia kaj financa kunlaboro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto