Vizitu Forumon

Ĉinio kapablas subteni rapidan ekonomian kreskon

(GMT+08:00) 2015-11-16 13:34:03     Redaktoro:Xiong Shan

Dimanĉe en la unua fazo de la 10a Pintkunveno de G20 ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon, dirante, ke la tasko de G20 estas akceli kreskon de la monda ekonomio.

Xi prezentis kvar-punktan proponon: unue, fortigi interŝanĝojn kaj kunordigon de makroekonomia politiko kaj kunigi fortojn de politikoj kaj agoj; due, antaŭenpuŝi reformadon kaj novigon kaj fortigi potencialon de monda ekonomia kresko en mez- kaj long-periodo; trie, konstrui malferman mondan ekonomion kaj stimuli internacian komercon kaj investon; kaj kvare, efektivigi la tagordon de daŭripova disvolvo de 2030 kaj aldoni impulson al la justa kaj inkluziva disvolvo.

Xi diris, ke Ĉinio estas memfida kaj kapablas subteni rapidan ekonomian kreskon. Dum la plej malfacila tempo de la monda ekonomio, Ĉinio estis ŝarĝita per grava tasko akceli la kreskon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto