Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun indonezia prezidento

(GMT+08:00) 2015-11-16 17:55:40     Redaktoro:Xiong Linping

La 15an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Antalya, Turkio, kun la indonezia prezidento Joko Widodo.

Xi Jinping indikis, ke ĉi jaro estas la 65a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Indonezio; la du landoj akiris pozitivajn fruktojn en la strategio evoluiga unu al la alia kaj en la praktika kunlaboro, pri tio Ĉinio estas kontenta. Xi diris, ke Ĉinio volas, kune kun Indonezio, daŭre altigi la kunlaboran nivelon de ekonomio kaj komerco, plifortigi kunlaboron de gravaj programoj en infrastrukturaj aferoj, kaj plivastigi la skalon de interŝanĝo pri dulandaj monoj.

Joko Widodo diris, ke Indonezio alte atentas la plenampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio, dankas Ĉinion pro ĝia subteno kaj helpo al Indonezio, kaj volas, kune kun Ĉinio, plifortigi kunlaboron en fervojo, energio kaj aliaj; kaj ke Indonezio subtenas, ke Ĉinio organizos la pintkonferencon de gvidantoj el G20 en la venonta jaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto