Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun kanada ĉefministro

(GMT+08:00) 2015-11-16 19:08:13     Redaktoro:Xiong Linping

La 16an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Antalya, Turkio, kun la kanada ĉefministro Justin Trudeau.

Xi Jinping indikis, ke Kanado iam longe, flanke de la disvolvo de la rilato kun Ĉinio, iris antaŭ okcidentaj landoj; kvardek kvin jarojn antaŭe Pierre Trudeau, la patro de Justin Trudeau, faris la historian decidon por fondi la diplomatian rilaton kun la nova Ĉinio, kaj hodiaŭ, nun post kvardek kvin jaroj, Ĉinio kaj Kanado devas kaj povas kunlabori en pli vastaj kampoj; kaj Ĉinio volas, kun Kanado, plifortigi interkomunikon kaj kunordigon kadre de la Unuiĝintaj Nacioj, G20, Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj de aliaj plurflankaj mekanismoj, pli efike disvolvi la rolon de tiuj plurflankaj mekanismoj, kaj kune strebi al la progresigo de paco, stabileco kaj prospero en la azipacifika regiono kaj en la mondo.

Justin Trudeau diris, ke, okaze de la 45a datreveno de la fondiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Kanado kaj Ĉinio, Kanado esperas ĉiudimensie profundigi la amikajn rilatojn kun Ĉinio, kaj Kanado bonvenigas ĉinajn entreprenojn pliigi investadon en Kanado, kaj volas kun Ĉinio teni interkomunikon kaj kunagadon por kune respondi al tutglobaj problemoj, ekzemple al klimata ŝanĝiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto