Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun aŭstralia ĉefministro

(GMT+08:00) 2015-11-16 20:47:09     Redaktoro:Xiong Linping

La 16an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis en Antalya, Turkio, kun la aŭstralia ĉefministro Malcolm Turnbull.

Xi Jinping indikis, ke Ĉinio kaj Aŭstralio same situas en la azipacifika regiono, kaj la du landoj havas gravajn komunajn interesojn kaj vastan kunlaboran spacon; Ĉinio volas kune kun Aŭstralio, surbaze de reciproka interfido, profundigi amikan interkomunikadon kaj kunlaboradon en diversaj kampoj, kaj fari, ke la dulanda plenampleksa strategia partnereco sane kaj stabile marŝu antaŭen, kaj ke la du flankoj oftigu alttavolan interkomunikon, altigu kunlaboran nivelon, kaj rapidu ligi la iniciaton de Ĉinio "unu zono kaj unu vojo" kun la projekto de Aŭstralio "norda ekspluatado"; kaj Ĉinio volontas, kune kun Aŭstralio, plifortigi kunagon kaj kunlaboron kadre de Unuiĝintaj Nacioj, G20, Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kaj aliaj plurflankaj mekanismoj.

Malcolm Turnbull diris, ke nun la plenampleksa strategia partnereco inter Aŭstralio kaj Ĉinio evoluas tre bone; diversaj aŭstraliaj partioj dediĉas sin al la disvolvo de fortaj rilatoj inter Aŭstralio kaj Ĉinio; Aŭstralio volas kun Ĉinio teni oftan alttavolan interkomunikon, profundigi kunlaboron en politiko, ekonomio kaj aliaj kampoj; Aŭstralio agos kunlabore kun Ĉinio, por ke la pintkonferenco de G20 sukcesu venontjare en Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto