Vizitu Forumon

Ĉina sendito alvokas politikan solvadon de siria krizo

(GMT+08:00) 2015-11-16 15:17:19     Redaktoro:Yu Rongkang

Gong Xiaosheng, speciala sendito de Ĉinio al Mez-Oirento, dimanĉe vizitis Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn. Li diris, ke la siria demando devas esti politike solvita kiel eble plej frue.

Gong estis intervjuita de ĉinaj amaskomunikiloj pri la siria demando kaj internacia kunlaboro en la batalo kontraŭ terorismo. Li diris, ke Ĉinio donas grandan atenton al disvolvado de la situacio en Sirio kaj aktive partoprenos plu en la diplomatia klopodo por politika solvado de la siria demando. Li diris, ke Ĉinio opinias, ke unue, la ĉefa tasko devas esti antaŭenigi internacian kunlaboron en la batalo kontraŭ terorismo por kunigi fortojn de la batalo; due, politika solvado de la siria demando estas la sola vojo; kaj trie, mildigo de humanitara krizo toleras nenian prokraston.

Gong aldonis, ke la ĉefa konsidero de Ĉinio pri solvado de la siria demando estas defendi celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj la fundamentajn normojn de internaciaj rilatoj, protekti bazajn interesojn de la siria popolo kaj konservi pacon kaj stabilecon de Mez-Oriento.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto