Vizitu Forumon

Ĉinio energie anatemas teroron de IŜ

(GMT+08:00) 2015-11-19 20:37:48     Redaktoro:Xiong Linping

Rilate al tio, ke la ĉina civitano Fan Jinghui estas mortigita de la ekstremisma organizaĵo "Islama Ŝtato" (IŜ), Hong Lei, informisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la 19a de novembro refoje diris, ke Ĉinio energie anatemas la ekstremisman organizaĵon, kiu mortigis la ĉinan ostaĝon, esprimas profundan funebron al la viktimo kaj sinceran konsolon al ties familianoj. Intertempe li alvokis, ke ĉiuj fortoj de la mondo unuiĝu por kune batali kontraŭ terorismo.

"Terorismo estas komuna malamiko de la homaro, Ĉinio firme kontraŭas ajnan terorismon, kaj senhezite batas ĉiujn krimajn terorojn, kiuj provokas la bazlinion de la homara civilizo. Ni, kune kun la internacia komunumo, pluapaŝe plifortigos kontraŭterorisman kunlaboron, kaj defendos la pacon kaj trankvilon de la mondo," asertis Hong Lei.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto