Vizitu Forumon

Kunsido por la 100a naskiĝtago de Hu Yaobang

(GMT+08:00) 2015-11-20 20:18:57     Redaktoro:Xiong Linping

La 20an de novembro la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio tenis en Pekino memorigan kunsidon por la 100a naskiĝtago de Hu Yaobang. En la kunsido Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon. Li diris, ke ĉiu granda atingo rezultas el seninterrompa penado kaj stafeta esplorado, ĉiu granda afero necesigas pluan marŝadon kaj plian impeton; ni ĉiuj devas unuiĝi en unua animo, esti entreprenemaj, kaj krei novajn meritojn, havante nenion riproĉindan al la epoko, la popolo kaj la pioniroj, kaj nur tio estas la plej bona memorigo al la revoluciuloj de la antaŭaj generacioj.

Xi Jinping donis altan takson al Hu Yaobang, kiu faris kontribuon por la revolucio, konstruo kaj reformo de Ĉinio, kaj aprezis lin, kiu oferis sian tutan vivon al la partio kaj la popolo.

Xi Jinping diris, ke Hu Yaobang estas lojala komunisma soldato, tre longe hardita; li estas granda proleta revoluciisto, politikisto, kaj elstara politika laboranto de la Ĉina Popola Liberiga Armeo; kaj li estis distinga gvidanto de la Komunista Partio de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto