Vizitu Forumon

Ĉina sendito alvokas kontraŭterorisman kunordigon kaj kunlaboron

(GMT+08:00) 2015-11-21 15:05:13     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉina sendito vendrede en kunveno de la Sekureca Konsilio de UN vokis al la internacia komunumo plifortigi kunordigon kaj kunlaboron por formi unuecan fronton de la batalo kontraŭ terorismo.

La Sekureca Konsilio unuanime adoptis rezolucion en tiu tago, kondamnante teroristajn atakojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, kiuj konsistigis senprecedencan minacon al internacia paco kaj sekureco.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en sia parolado, ke en la lastaj kelkaj tagoj la Islama Ŝtato kaj aliaj teroristaj grupoj lanĉis serion da gravaj atakoj en kelkaj lokoj de la mondo, kiuj mortigis senkulpajn civilulojn, inkluzive de ĉinaj civitanoj. La ĉina registaro forte kondamnas la malhomajn agojn kaj alvokas puni la krimulojn. Li diris, ke terorismo estas la malamiko de la homaro. Ia ajn terorista aktiveco estas krimo nepravigebla malgraŭ iu ajn homo pro iu ajn motivo en iu ajn loko kaj tempo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto