Vizitu Forumon

Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia hinda paralelulo

(GMT+08:00) 2015-11-21 15:26:47     Redaktoro:Yu Rongkang

Sabate matene en Kuala-Lumpuro ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia hinda paralelulo Narendra Modi.

Li diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas najbaroj gravaj unu al la alia. Estas oftaj kontaktoj inter altranguloj de la du landoj, kaj duflanka kunlaboro senĉese progresas.

Li substrekis, ke Ĉinio kaj Hindio havas similajn disvolvajn strategiojn. Ĉinio efektivigas la strategiojn "fabrikita en Ĉinio 2025" kaj "interreto plus", dum Hindio antaŭenpuŝas la strategiojn "fabrikita en Hindio" kaj "diĝita Hindio", tial la duflanka kunlaboro prezentos vastan perspektivon. Li diris, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Hindio en komerco, investo, infrastruktura konstruado kaj financo.

Modi diris, ke Hindio volas antaŭenigi kaj efektivigi komunajn konsentojn de la du landoj, profundigi duflankan kunlaboron en ekonomio, komerco, tekniko kaj kulturo kaj antaŭenpuŝi plu duflankan kunlaboron por akceli ekonomian kreskon de Azio kaj eĉ de la tuta mondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto