Vizitu Forumon

Ebola-kazo denove trovita en Liberio

(GMT+08:00) 2015-11-21 15:51:28     Redaktoro:Yu Rongkang

Vendrede en Ĝenevo, Bruce Aylward, adjunkto de ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, diris, ke ĵaŭde Liberio refoje raportis konfirmitan kazon de la viruso Ebola. Li alvokis plifortigi la kapablon de prevento kaj monitorado en la tria periodo de la reago al Ebola.

La organizo deklaris la finon de la epidemio en tiu afrika lando du fojojn respektive en la 9a de majo kaj la 3a de septembro. Aylward diris en gazetara konferenco, ke la nove raportita infektito estas dek-jara knabo en la liberia ĉefurbo Montrovio, enhospitaligita en la 14a de novembro, kaj li estis konfirmita kiel Ebola-infektito en la 19a de novembro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto