Vizitu Forumon

Ĉinio urĝas ekonomian integriĝon kaj financan stabilecon en Orient-Azio

(GMT+08:00) 2015-11-22 13:14:48     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio sabate vokis orientaziajn landojn akceli sian ekonomian integriĝon kaj sekurigi regionan stabilecon por ke la ekonomie konverĝanta regiono serĉu pli striktajn rilatojn.

Tion diris ĉina ĉefministro Li Keqiang dum sia parolado en la 18a kunveno de gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Malajzio, la deĵoranta prezidanto-lando de la 10-membra bloko en tiu ĉi jaro.

La kunveno okazis je kelkaj semajnoj post la rekomenco de la tripartia pintkunveno de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en Seulo post la breĉo tri jaroj kaj duono.

Ĉina ĉefministro prezentis ses-punktan proponon. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun aliaj partioj por fini la longedaŭran intertraktadon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en 2016 por akceli komercon kaj regionan integriĝon.

Li diris ankaŭ, ke la intertraktado inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj pri la ĝisdatigo de la liberkomerca regiono finiĝos baldaŭ. La liberkomerca regiono inter Ĉinio kaj la Asocio estas la plej granda inter evolulandoj.

Li vokis orientaziajn landojn sekurigi la regionan financan stabilecon per konkretaj penoj por plifortigo de la makroekonomia politika kunordigo kaj komunikado inter iliaj financaj institucioj.

Li urĝis pli altan nivelon de interligiteco en la regiona kaj internacia kunlaboro de produktkapablo en la kampoj, inkluzive de gravaj projektoj de infrastruktura konstruado, konstrua maŝinaro, elektroenergio kaj konstrumaterialoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto