Vizitu Forumon

Irano detruis du teroristajn grupojn

(GMT+08:00) 2015-11-22 14:33:13     Redaktoro:Yu Rongkang

La irana inform-servo dimanĉe kaptis du teroristajn grupojn kun granda kvanto da eksplodaĵo,armiloj kaj municioj ĉe la orienta kaj nordokcidenta landlimoj.

Irana vicministro pri inform-servo diris, ke post esploroj la soldatoj en la provinco Sistan kaj Baluchestan komencis la agadon kun la helpo de lokanoj kaj detruis teroristan grupon. La membroj de la grupo metis 150 kilogramojn da eksplodaĵo en dek bombojn por fari atakojn en la landlima regiono. Sekve de la detruo de tiu terorista grupo rilataj laborantoj kaj instruistoj estis arestitaj.

La vicministro diris ankaŭ, ke estis detruita alia terorista grupo kun multaj armiloj kaj municioj en la provinco Okcident-Azerbajĝano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto