Vizitu Forumon

Almenaŭ dek homoj mortigitaj en bombatako en Kamerunio

(GMT+08:00) 2015-11-22 14:59:15     Redaktoro:Yu Rongkang

Almenaŭ dek homoj estis mortigitaj kaj multaj aliaj vunditaj en bombatako en la kameruna Malproksim-Norda Regiono sabate.

Informita persono el la kameruna armeo telefone diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke la atako okazis tagmeze en la urbo Fotokol de la Malproksim-Norda Regiono, najbara al Niĝerio. Li diris, ke oni suspektis, ke la eksplodo estis efektivigita de la niĝeria islama sekto Boko Haram, sed ankoraŭ ne estas preciza nombro de mortintoj kaj vunditoj.

Boko Haram estis establita en 2004. La islama sekto komencis ataki la Malproksim-Nordan Regionon en 2013. La 12an de julio ĉi-jare suspektataj militantoj de Boko Haram lanĉis suicidan atakon en Fotokol kaj pli ol dek homoj estis mortigitaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto