Vizitu Forumon

Ĉinio gratulas nove elektitan argentinan prezidenton Macri

(GMT+08:00) 2015-11-23 20:32:16     Redaktoro:Yu Rongkang

Ĉinio lunde gratulis Mauricio Macri pro lia gajno de la prezidenta elektado de Argentino.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hong Lei diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio gratulas Macri pro lia elektiĝo kiel la nova argentina prezidanto kaj deziras al la argentina popolo novajn atingojn en disvolvado de ilia lando.

Hong diris, ke Argentino estas grava latin-amerika lando kaj emerĝanta ekonomio. La ĉina-argentina ampleksa strategia partnereco glate disvolviĝis en lastaj jaroj. Ĉinio same kiel antaŭe donas gravecon al disvolvado de duflankaj rilatoj laŭ strategia konsidero. Li aldonis, ke Ĉinio volas profundigi politikan konfidon kaj fortigi amikan kaj reciprokprofitan kunlaboron kun Argentino por komuna disvolvado de la du landoj kaj profito de la popoloj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto