Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 24)

(GMT+08:00) 2015-11-24 16:59:00     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas Mardo, la 24a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: la Unuiĝintaj Nacioj urĝas rompi senelirejon en paca procezo de Mez-Oriento; Ĉinio kaj Malajzio promesas akceli duflankan kunlaboron en komerco kaj investo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en sia stabejo la Unuiĝintaj Nacioj okazigis ceremonion por memorfesti la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo. Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon vokis al la internacia komunumo ludi pli grandan rolon kaj rompi senelirejon en la paca procezo de Mez-Oriento.

Jan Eliasson, plenuma vic-ĝeneral-sekretario de UN, voĉlegis la mesaĝon de Ban en la ceremonio. En sia mesaĝo Ban diris, ke la ondo de perforto en la israela-palestina regiono alportas grandan suferon al la palestina kaj israela popoloj, kaj en tiu sentema periodo gvidantoj de la du flankoj devas ludi konstrueman rolon por solvado de konflikto kaj forĵeti demagogiajn vortojn.

Ban urĝis la israelajn aŭtoritatojn eviti troan uzon de armitaj fortoj kaj maksimume sin deteni en letalaj fortoj. Li diris, ke la du-ŝtata solvo havas tre malgrandan politikan esperon, kaj tio pliigas la riskon de senbrida malboniĝo de la situacio. Li emfazis, ke la internacia komunumo povas kaj devas ludi pli grandan rolon kaj rompi la senelirejon, kaj koncernaj kvar partioj de la mezoriena demando devas klopodi plu kaj krei kondiĉojn por la rekomenco de la intertraktado inter Israelo kaj Palestino.

La Unuiĝintaj Nacioj okazigis kunvenon por memorfesti la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo. Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la kunveno.

Xi diris en sia mesaĝo, ke frua kompleta kaj justa solviĝo de la palestina demando konformas al la interesoj de la popoloj de Palestino kaj ĉiuj aliaj landoj en la regiono kaj helpas akceli pacon kaj stabilecon de la mondo. Solvado de la demando devas esti bazita sur paca intertraktado. Ĉinio elkore esperas, ke ĉiuj rilataj partioj estos antaŭvidemaj kaj sagacaj, faros fundamentan kaj longperiodan konsideron, venkos obstaklojn, frue faros politikan decidon kaj rekomencos intertraktadon kiel eble plej rapide.

Xi substrekis, ke la subteno de Ĉinio al la justa afero de la palestina popolo estas sincera kaj sindona. Ĝi estas firma subtenanto kaj mediacianto de palestina-israela paco kaj volas fari senlacan klopodon kun la internacia komunumo por frue realigi kompletan, justan kaj daŭripovan pacon de Mez-Oriento.

Lunde posttagmeze ĉina ĉefministro Li Keqiang interparolis kun sia malajzia kolego Najib Tun Razak.

Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Malajzia por firmigi tradician amikecon, profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, altigi ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj kaj krei ekzemplon de bonnajbareco kaj amikeco de reciproka konfido kaj kungajna kunlaboro.

Post la interparolo, la du gvidantoj ĉeestis ceremonion de subskribo de dokumentoj pri kunlaboro en komerco, produktkapablo, justico, haveno, kulturo, merkata aliro, manĝaĵa sendanĝereco kaj pensbanka kunlaboro.

La 65-landa internacia alianco por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato okazigis nepublikan kunvenon lunde en la Ŝtata Departemento de Usono. Estis la 5a fojo, ke Usono kunvokis ambasadorojn kaj altrangajn diplomatojn de la 65 aliancanoj por diskuti pri batalo kontraŭ la Islama Ŝtato.

Usona vicprezidento Joseph Biden, speciala sendito de Usono por la batalo kontraŭ la Islama Ŝtato Brett MacGurk kaj reprezentantoj de Francio, Irako kaj Turkio faris paroladojn en la kunveno. Biden reasertis, ke Usono firme batalos kune kun siaj aliancanoj por detrui la senprecedencan terorisman minacon de la Islama Ŝtato.

MacGurk raportis progreson de la operaco kaj la situacion sur kelkaj frontlinioj de la internacia alianco en Irako kaj Sirio. Li diris, ke la internacia alianco devas fari pluan premadon al la kerna regiono de la Islama Ŝtato kaj plifortigi kunordigon. Li aldonis, ke ĉiuj aliancanoj devas bati filiojn de tiu ĉi grupo ekster Irako kaj Sirio.

Lunde en Londono okazis la Unua Ĉina-Brita Mediata Rondtabla Kunveno. Respondeculoj de registaraj organoj kaj mediatoj kaj specialistoj diskutis pri disvolvado de mediata industrio, raportado de gravaj okazaĵoj, kunfandiĝo de novaj kaj tradiciaj mediatoj, interŝanĝo kaj kunlaboro de ĉinaj kaj britaj mediatoj.

La kunveno estis kunorganizita de la Informa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilio, la brita Administracio de Komerco kaj Investo kaj Propeller TV de Britio.

Lunde en Teherano rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Rusio kaj Irano devas kunlabori por akceli politikan solvadon de la siria krizo.

Laŭ informoj el la retejo de la irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei, Putin faris la rimarkon en sia renkontiĝo kun Khamenei. Putin diris, ke la estonteco de Sirio devas esti decidita per elektado, kaj iu ajn alia lando ne devas trudi sian volon al Sirio. Landoj, kiuj apelacias por demokratio de Sirio, ne devas ignori la balotilojn de la siria popolo. Li aldonis, ke Rusio daŭrigos la operacon kontraŭ teroristoj en Sirio.

Khamenei diris, ke la rusa operaco en Sirio plialtigis la regionan kaj internacian pozicion de Rusio. Se la teroristoj en Sirio ne povus esti subpremitaj, ilia detruo etendiĝos al la Centra Azio kaj eĉ la tuta mondo. Estas fatala malperfektaĵo en la mezorienta politiko de Usono, ke Usono insistas pri eksigo de siria prezidento Bashar al-Assad.

Lunde la usona Ŝtata Departemento publikigis deklaron, bonvenigante subskribon de oficiala dokumento pri transformado de la irana pezakva reaktoro Arak inter la ses potencaj landoj kaj Irano.

Proparolanto de la usona Ŝtata Departemento Mark Toner diris, ke tiu dokumento estas grava paŝo por efektivigi la promeson pri la pezakva reaktoro Arak, faritan de Irano en "Komuna Ampleksa Agadplano". Li diris, ke laŭ la dokumento, la pezakva reaktoro Arak estos devone dezajnita kaj rekonstruita por forigi la maltrankvilon de Usono pri irana akiro de nukleaj armiloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto