Vizitu Forumon

Putin alvokas rusa-iranan kunlaboron en politika solvado de siria krizo

(GMT+08:00) 2015-11-24 13:38:44     Redaktoro:Yu Rongkang
Lunde en Teherano rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Rusio kaj Irano devas kunlabori por akceli politikan solvadon de la isria krizo.

Laŭ informoj el la retejo de la irana plej alta gvidanto Ayatollah Sayyed Ali Khamenei, Putin faris la rimarkon en sia renkontiĝo kun Khamenei. Putin diris, ke la estonteco de Sirio devas esti decidita per elektado, kaj iu ajn alia lando ne devas trudi sian volon al Sirio. Landoj, kiuj apelacias por demokratio de Sirio, ne devas ignori la balotilojn de la siria popolo. Li aldonis, ke Rusio daŭrigos la operacon kontraŭ teroristoj en Sirio.

Khamenei diris, ke la rusa operaco en Sirio plialtigis la regionan kaj internacian pozicion de Rusio. Se la teroristoj en Sirio ne povus esti subpremitaj, ilia detruo etendiĝos al la Centra Azio kaj eĉ la tuta mondo. Estas fatala malperfektaĵo en la mezorienta politiko de Usono, ke Usono insistas pri eksigo de siria prezidento Bashar al-Assad.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto