Vizitu Forumon

 Novaĵoj (Novembro 25)

(GMT+08:00) 2015-11-25 15:50:16     Redaktoro:Xiong Shan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio kaj landoj en Centra kaj Orienta Eŭropo esperas pli striktan kunlaboron; turka aerarmeo paffaligis rusan militaviadilon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Marde posttagmeze Li Keqiang ĉeestis la inaŭguron de la 5a Ekonomia kaj Komerca Forumo de Ĉinio kaj Landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo kune kun gvidantoj el 16 landoj.

Li diris en sia parolado en la inaŭguro, ke Ĉinio kaj la landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo politike alte konfidas unu alian kaj havas grandan potencialon en komerca kaj investa kunlaboro. Fronte al ekonomia malforteco, efika kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo ankoraŭ subtenas bonan tendencon. La du flankoj povas plu disvolvi strategian kunlaboron.

Merkrede en la orienta ĉina urbo Suzhou ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis respektive kun hungara ĉefministro Orban Viktor kaj litova ĉefministro Algirdas Butkevicius, kiuj venis al Ĉinio por la 4a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj Landoj en la Centra kaj Orienta Eŭropo.

Li diris dum la renkontiĝo kun Orban, ke estas profunda tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Hungario, rilatoj inter la du landoj estas en sia plej bona periodo kaj kunlaboro estas plivastigita en infrastruktura konstruado, financo, agrikulturo kaj turismo. Li diris, ke Ĉinio volas profundigi politikan reciprokan konfidon, integri disvolvajn strategiojn, pligrandigi reciprokprofitan kunlaboron en ekonomio kaj komerco, akceli interhomajn interŝanĝojn kaj plialtigi la duflankajn rilatojn surbaze de reciproka respekto kaj egala traktado.

Orban diris, ke Ĉinio estas bona amiko de Hungario, kaj la hungara flanko dankas Ĉinion por la helpo al ĝia ekonomisocia disvolvado kaj volas plialtigi la duflankajn rilatojn.

Li diris en la renkontiĝo kun Butkevicius, ke Litovio estas la plej granda komerca partnero de Ĉinio inter la tri landoj de Balta Maro. La venonta jaro markos la 25an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Ĉinio esperas, ke la du landoj fortigos kunlaboron en la kampoj de juana kontreguligo en translanda komerco, elektronika komerco, agrikulturaj produktoj, edukado, turismo kaj lokaj interŝanĝoj.

Butkevicius diris, ke Litovio volas fortigi la duflankan politikan dialogon, akceli pragmatan kunlaboron en komerco kaj agrikulturo kaj festi la 25an datrevenon kune kun Ĉinio.

La turka televido NTV citis parolojn de oficiro de la turka armeo, ke marde je la 9a horo kaj 20 minutoj du turkaj militaviadiloj paffaligis rusan militaviadilon, kiu invadis la turkan aerspacon el norda Sirio. Poste la rusa aviadilo kraŝis en Sirio.Laŭ la raporto, du pilotoj elĵetiĝis el la rusa aviadilo.Unu jam mortis, kaj la alia restas malaperinta.Rusio sendis kelkajn helikopterojn por serĉi la piloton.

Tiutage ĉefstabejo de la turka armeo publikigis deklaron, dirante, ke Turkio kelkfoje avertis la rusan aviadilon, tamen ĝi ne reagis. La turka prezidentejo opiniis, ke la rusa aviadilo invadis la turkan aerspacon.

Rusa prezidento Vladimir Putin marde diris, ke Rusio ne povas toleri tian krimon, kaj tiu okazaĵo serioze influas la rilatojn inter Rusio kaj Turkio. Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov jam nuligis la planitan merkredan viziton al Turkio.

Proparolanto de ĝenerala sekretario de UN merkrede diris, ke ĝenerala sekretario Ban Ki-moon estas tre maltrankvila pri la okazaĵo kaj esperas komenci fidindan kaj ĝisfundan enketon.

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke invitite de franca prezidento Francois Hollande kaj prezidanto de la Klimata Konferenco de UN en Parizo Laurent Fabius, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la klimatan konferencon de la 29a ĝis la 30a de novembro en Parizo.

Ĉina sendito marde diris, ke lastatempe la intertraktado inter Palestino kaj Israelo stagnis, kaj la internacia komunumo devas klopodi por akceli reciprokan konfidon inter Palestino kaj Israelo kaj frue rekomenci la intertraktadon.

La Ĝenerala Asembleo de UN tiutage okazigis plenan kunvenon pri palestina demando kaj la situacio en Mez-Oriento. Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris en sia parolado, ke lastatempe la palestina-israela intertraktado stagnis, la duflanka konflikto akriĝis, kaj la sekureca situacio malboniĝis. La internacia komunumo devas urĝi la du flankojn tuj alpreni rimedojn por haltigi perforton kaj mildigi la situacion, kaj Israelo kiel la pli forta partio devas agi la unua. Krome, raciaj zorgoj de la regionaj landoj devas esti gravigitaj.

Liu diris, ke la internacia komunumo devas klopodi por akceli reciprokan konfidon inter Palestino kaj Israelo kaj frue rekomenci la intertraktadon. La Unuiĝintaj Nacioj devas ludi pli grandan rolon en solvado de la palestina demando.

Li diris, ke Ĉinio estas firma subtenanto de palestina-israela paco. Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al la kunveno festanta la Internacian Tagon de Solidareco kun la Palestina Popolo. En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo li esprimis simpation kaj subtenon al la palestina popolo.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke 12 homoj estis mortigitaj kaj 20 aliaj vunditaj marde posttagmeze en eksplodo de aŭto en la urba centro de Tunizo.

Tunizia ministro pri internaj aferoj diris al raportisto, ke aŭto transportanta soldatojn de la prezidenta gardistaro estis atakita sur ĉefa vojo en la urba centro, kaj inter la mortintoj estis soldatoj. Oni ankoraŭ ne scias pri la kialo de la atako, kaj neniu organizo deklaris respondecon por la atako.

Informiĝinte pri la atako, tunizia prezidento Beji Caid Essebsi nuligis sian planitan viziton al Svisio. Li faris paroladon per televido en tiu nokto, dirante, ke la okazaĵo estas terura atako. Li deklaris tutlandan staton de krizokazo kaj noktan elirmalpermeson por unu monato.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Ban Ki-moon marde diris, ke li ankoraŭ ne povas certigi, kiam li vizitos Korean Demokratian Popolan Respublikon, tamen li klopodas por frue realigi la viziton.

Ban faris la rimarkon responde al demando de raportisto, post kiam li skribis sian nomon sur la kondolenca libro ĉe la konstanta misio de Korea Respubliko al la Unuiĝintaj Nacioj por omaĝi al eksa sud-korea prezidento Kim Young-sam, kiu forpasis dimanĉe en la aĝo de 88 jaroj. Li diris, ke multaj laboroj devas esti plenumitaj antaŭ la vizito, kaj pro sentemaj demandoj, li ankoraŭ ne povas respondi pri preciza tempo de lia ekveturo.

Finiĝis la novaĵoj!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto