Vizitu Forumon

Ĉinio kritikas Filipinojn pri arbitracio de Suda Ĉina Maro

(GMT+08:00) 2015-11-25 20:09:29     Redaktoro:Yu Rongkang

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede kritikis Filipinojn, post kiam tribunalo en Hago komencis juĝi kazon iniciatitan de Filipinoj pri la Sud Ĉina Maro.

Proparolanto Hong Lei diris en regula gazetara konferenco, ke la unuflanka movo de Filipinoj estis ne klopodo por solvado de disputoj, sed "politika provoko en leĝa vesto".

Hong diris, ke la arbitracia tribunalo establita laŭ peto de Filipinoj havas nenian jurisdikcion super la kazo, kaj Ĉinio ne akceptos la arbitracion nek partoprenos en ĝi. Li diris, ke la movoj de Filipinoj kaj la Arbitracia Tribunalo tute malobeis la celon de la Konvencio de UN pri la Leĝo de la Maro kaj serioze malobservis la leĝajn rajtojn de Ĉinio kiel suverena ŝtato. Li aldonis, ke estas vana la filipina intenco nei la teritorian suverenecon, marajn rajtojn kaj interesojn de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto