Vizitu Forumon

Xi Jinping intervidiĝis kun gvidantoj de centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj

(GMT+08:00) 2015-11-26 20:23:22     Redaktoro:Selena

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interparolis kun gvidantoj de 16 centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj, kiuj venis al Ĉinio por ĉeesti la 4an kunvenon de gvidantoj el Ĉinio kaj centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj.

Xi laŭdis klopodojn de la registaroj de centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj por akceli disvolvadon de kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj. Li montris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj 16 landoj estas kompleta, vasta kaj altnivela, kiu malfermas novan kanalon por disvolvi la rilatojn kun tradicie amikaj landoj kaj novigas la rilatojn inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj. Ĉinio kaj centreŭropaj kaj orienteŭropaj landoj devas plifortigi reciprokutilan kunlaboron en diversaj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto