Vizitu Forumon

Usono: homa eraro kaŭzis atakon al afgana hospitalo

(GMT+08:00) 2015-11-26 09:39:11     Redaktoro:Yu Rongkang

Komandanto de usonaj trupoj en Afganio John Campbell diris merkrede, ke la mortiga usona aviadila atako al afgana hospitalo en la lasta monato estis "kaŭzita ĉefe pro homa eraro". Li konfesis, ke iuj membroj de usonaj trupoj implikitaj en la okazaĵo ne sekvis la regulojn de engaĝiĝo.

Campbell diris en gazetara konferenco de Pentagono, ke la medicina instalaĵo estis misidentigita kiel celo fare de la usonaj armeanoj, kiuj kredis, ke ili atakis malsaman konstruaĵon je kelkcent metroj for, kie estis raportitaj batalantoj.

Campbell konfirmis, ke en la 29a de oktobro la organizo Senlandlimaj Kuracistoj sciigis al la komandejoj de la usonaj trupoj kaj NATO koordinaton de la hospitalo. Tamen li diris, ke la usonaj armeanoj, kiuj petis la atakon, kaj tiuj, kiuj plenumis la atakon, ne alprenis konvenajn rimedojn por kontroli, ĉu la instalaĵo estas lica milita celo.

Campbell diris, ke krom homa eraro, paneis la elektronika sistemo de la militaviadilo, kiu plenumis la atakon, kaj pro tio la piloto povis nek kontakti la komandejon nek sendi realtempajn bildojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto