Vizitu Forumon

Aprobiĝis siria nova konstitucio

(GMT+08:00) 2012-02-28 15:13:51

La 27an de februaro la siria Ministerio de Internaj Aferoj proklamis, ke la siria nova konstitucio estis aprobita per 89.4% de pozitivaj balotiloj.

Pri tio proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, Hong Lei, esprimis en la 27a tago, ke Ĉinio esperas, ke la plebiscito estos utila por antaŭenigi la reformadan procezon de Sirio, malfermi politikan dialogon, kaj reagi al la justa apelacio de la siria popolo pri la reformado kaj la protektado de siaj interesoj.

Tiutage rusa eksterafera ministro Sergey Lavrov diris, ke kiel amendi konstitucion estas la interna afero de Sirio, kaj eksteraj fortoj ne havas rajton interveni en ĝin. Rusio bonvenigas la sirian plebisciton pri la skizo de la nova konstitucio, ĉar tio estas progreso al demokratio kaj ankaŭ grava paŝo al la reformado.

Sed partaj arabaj kaj okcidentaj ŝtatoj, ĉiam postulantaj, ke Bashar al-Assad demisiu, esprimis, ke la plebiscito ne estas akceptebla. Franca eksterafera ministro Alain Juppe asertis, ke la plebiscito estas "malica kamuflo" de la reĝimo de Bashar al-Bssad. Kaj ankaŭ Usono, Britio kaj aliaj landoj havas la saman opinion.

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto