Vizitu Forumon

Xi Jinping salutas tutlandajn laboristojn okaze de Tago de Laboro

(GMT+08:00) 2014-05-01 12:51:52     Redaktoro:Zhao Jianping

Antaŭtage de la Internacia Tago de la Laboro, la 1-a de majo, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, farante inspekton en Xinjiang, renkontiĝis en Urumĉio kun reprezentantoj de modelaj kaj avangardaj laboristoj kaj adresis festan saluton al tutlandaj laboristoj.

Je la 10-a horo antaŭtagmeze de la 30-a de aprilo Xi Jinping, kune kun Yu Zhengsheng, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, kunsidis kun 28 reprezentantoj de modelaj kaj avangardaj laboristoj de Xinjiang. Poste Xi Jinping faris parolon kaj adresis festan saluton al tutlandaj laboristoj. Li emfazis, ke laboro estas nepra vojo al sukceso.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto