Vizitu Forumon

Turkoj funebras pri viktimoj de atakoj

(GMT+08:00) 2015-10-12 13:44:26     Redaktoro:Xiong Shan

Dimanĉe kelkmil turkoj amasiĝis sur placo en la centro de Ankaro, la ĉefurbo de Turkio, por funebri pri viktimoj de la teroristaj atakoj okazintaj sabate matene ĉirkaŭ la 10a horo en la fervoja stacidomo de Ankaro. Ili forte protestis kontraŭ la atakoj kaj kritikis la registaron pri ĝia neglekto en sekurecgardo.

Laŭ informoj, almenaŭ 95 homoj estis mortigitaj kaj 246 aliaj vunditaj en la eksplodoj.

Turka prezidento Recep Tayip Erdogan sabate faris deklaron, forte kondamnante la bombatakojn. Li diris, ke la atakoj estis direktitaj tute al paco, unueco kaj stabileco de Turkio. La turka registaro okazigos tri-tagan tutlandan funebron por viktimoj de la atakoj.

Neniu organizo deklaris respondecon por la atakoj. La internacia komunumo forte kondamnis la atakojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto