Vizitu Forumon

Okazis 4 atakoj en Jerusalemo

(GMT+08:00) 2015-10-13 15:05:00     Redaktoro:Xiong Shan

Lunde la israela polico diris, ke tiutage en Jerusalemo okazis 4 atakoj faritaj de palestinanoj al israelanoj. Tri palestinaj atakantoj estis surloke mortigitaj kaj 4 israelanoj, inkluzive de policanoj kaj soldatoj vundiĝis.

Lastatempe la sekureca situacio en Israelo kaj Palestino pli kaj pli malboniĝis. De la 7a de oktobro ĉiutage okazis kelkaj konfliktoj en la israelaj kaj palestinaj regionoj. Laŭ informoj de la israela polico, de la 1a de oktobro, jam 4 israelanoj estis mortigitaj en atakoj, kaj 10 palestinaj atakantoj estis mortpafitaj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto