Vizitu Forumon

Dua ĉina-japana altnivela politika dialogo okazis en Tokio

(GMT+08:00) 2015-10-14 16:38:34     Redaktoro:Ma

Marde en Tokio ĉina ŝtata konsilisto Yang Jiechi kaj estro de la japana nacia sekureca konsilio Yachi Shotaro kunprezidis la 2an ĉina-japanan altnivelan politikan dialogon. Ambaŭ flankoj promesis ludi plu pozitivan rolon de la dialogo por plibonigi la dulandajn rilatojn.

Yang diris, ke danke al la komuna klopodo de du flankoj, la dulandaj rilatoj ĉi-jare disvolviĝas en la stabiliga kaj pliboniga direkto. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Japanio kaj volas subteni dialogon kaj kontakton kun Japanio, plibonigos kaj disvolvos la interrilatojn surbaze de la kvar politikaj dokumentoj inter la du landoj.

Yang esprimis la esperon, ke Japanio observos siajn promesojn, sekvos pozitivajn politikojn pri Ĉinio, efektivigos la kvar principojn kaj komunajn konsentojn pri traktado kaj plibonigo de la dulandaj rilatoj kaj konvene traktos historiajn problemojn kaj sentemajn demandojn pri milita sekureco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto