Vizitu Forumon

Afgana prezidento renkontiĝis kun ĉina vicprezidanto

(GMT+08:00) 2015-11-04 16:23:31     Redaktoro:Yu Rongkang

Marde en Kabulo afgana prezidento Ashraf Ghani renkontiĝis kun ĉina vicprezidanto Li Yuanchao.

Li transdonis al Ghani mesaĝon de prezidanto Xi Jinping. La ĉina prezidanto esprimis koran saluton kaj bondeziron al sia afgana paralelulo kaj sincere kondolencas la registaron kaj popolon de Afganio pro la tertremo. La ĉina registaro decidis liveri milionon da usonaj dolaroj da monhelpo al Afganio. Ĉinio subtenas la klopodojn de la afgana registaro por paco, stabileco kaj disvolvado de Afganio kaj volas plifortigi pragmatan kunlaboron inter la du landoj kaj antaŭenpuŝi disvolvadon de partnereco de strategia kunlaboro inter la du landoj.

Li diris, ke Ĉinio rigardas Afganion kiel gravan direkton de la najbara diplomatio. La ĉina flanko volas labori kun Afganio por efektivigi gravajn konsentojn de la du ŝtatestroj, subteni altinivelan kunvenon kaj diversnivelajn kontaktojn kaj efektivigi programojn de duflanka disvolva kunlaboro.

Ghani dankis prezidanton Xi por lia buŝa letero, laŭdis la ĉinan registaron pro ĝiaj fortaj helpoj al Afganio en la batalo kontraŭ tertremo kaj pozitive taksis la subtenon de Ĉinio al la paca procezo de Afganio. Afganio volas lerni sukcesajn spertojn de la reformado kaj malfermo de Ĉinio kaj kapti la gravan oportunon de la konstruado de "unu zono kaj unu vojo".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto