• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2009-04-10 11:17:31    
Gao Hucheng: ASEAN fariĝos tria komerca partnero de Ĉinio

CRI

La 9-an de aprilo, ĉina vicministro pri komerco sinjoro Gao Hucheng diris en Qinzhou, Guangxi-Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudeast-Aziaj Nacioj (ASEAN) senĉese gajnas novan progreson, kaj laŭ la nuna disvolvo ASEAN supozeble fariĝos la tria komerca partnero de Ĉinio.

En la kunveno por pretigi la 6-an ASEAN-an foiron Gao Hucheng diris, ke ASEAN estas gravita regiono por ke Ĉinio praktiku la strategion pri merkata plurismo. Kvankam influata de la monda financa krizo, tamen en 2008 ambaŭflanka komerca kvoto daŭras en rapida kreskado kaj superas 230 miliardojn da usonaj dolaroj,je 13,9% pliiĝas ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. ASEAN jam estas la ĉina kvara komerca partnero tuj post Eŭropa Unio, Usono kaj Japanio. Interalie la Foiro de Ĉinio kaj ASEAN ludas gravan rolon.

Cetere, laŭ la Kadra Interkonsento pri Tutflanka Ekonomia Kunlaborado inter Ĉinio kaj ASEAN subskribita de diverslandaj gvidantoj en 2002, konstruiĝos en 2010 la libera komerca regiono de Ĉinio kaj ASEAN. Enkadre grandmezure pliiĝos la komerca kvoto inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudeast-Aziaj Nacioj.