Vizitu Forumon

Somalio vokas helpojn el aliaj landoj por stabiligi situacion (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-22 15:32:52

kontraŭregistaraj armitoj

Lastatempe streĉiĝis la situacio en Somalio. La 20-an de junio la somalia transira parlamento akceptis la rezolucion, kiu petas, ke Etiopio, Kenjo kaj Ĝibutio sendu en 24 horoj armeanojn al Somalio por helpi al la somalia registara armeo bati kontraŭregistarajn armitajn fortojn. Ĝis la 22-a de junio la tri landoj ankoraŭ ne respondis al la peto. Oni opinias, ke la malboniĝanta situacio eble portos katastrofon al najbaraj landoj, kaj laŭ paroloj de etiopia kaj kenja gvidantoj, la du landoj plej probable sendos trupojn al Somalio.

Pasintajare pro mediaciado de UN, moderuloj de la somalia kontraŭregistara armita forto Alianco por Reliberigo de Somalio sub la gvidado de Sheikh Sharif Sheikh Ahmad kelkfofe traktadis kun la transira registaro, kaj la du flankoj venis en akordon pri divido de la povo. Januare Sheikh Sharif Sheikh Ahmad gajnis la prezidentan elektadon, kaj tio siagrade pavimis la vojon al la nacia unueca registaro de Somalio. Sed malcedemuloj el la armita forto Alianco por Reliberigo de Somalio kaj la organizo Mujahideen de Somalia Junula Movado rifuzas aliĝi al la paca procezo. En la lastaj tagoj la kontraŭregistaraj organizoj Mujahideen de Somalia Junula Movado kaj Islama Partio komencis novan ofensivon. Ili prenis el la mano de la registara armeo plurajn strategiajn punktojn norde de Mogadiŝo.

En la jaro 2006 Somalio petis najbarajn landojn sendi trupojn por helpi al ĝi bati kontraŭregistarajn armitajn fortojn. Januare de la kuranta jaro etiopiaj trupoj retiriĝis el Somalio. Tamen iuj raportis, ke en la lastaj semajnoj Etiopio aranĝis pli da armeanoj ĉe la landlimo kun Somalio kaj estis preta kontraŭ ĉio ebla. Tio estas ligita kun la etiopia situacio, ĉar ĉirkaŭ 50% de la etiopia loĝantaro estas islamanoj. Somaliaj ekstremaj islamanoj pretendis liberigi gefratojn de la najbara lando. Somaliaj ekstremistoj fariĝos kaŝitaj danĝeroj, se ili penetrus en Etiopion. Nun Etiopio sin okupas pri la batalo kun pluraj kontraŭregistaraj armitaj fortoj, inkluzive kun tiu tre forta kaj konsistanta el etiopiaj somalianoj. La etiopia registaro timas, ke se la somalia registaro estus kondukata de islamaj ekstremistoj, ĝi fariĝos subtenanto de etiopiaj kontraŭregistaraj armitaj fortoj.

Ankaŭ la alia najbaro Kenjo volas konsideri pri sendo de armeanoj al Somalio. Kenja eksterafera ministro Moses Wetangula publike diris, ke Kenjo neniel estos apatia pri la malboniĝanta situacio en Somalio, ĉar protekti la sekuron de la landlimo kaj ĉirkaŭa regiono estas devo de la registaro. La 21-an de junio, Sheik Hasan Yaqub, ĉefo de iu islama ekstremisma organizo en Somalio, anoncis, ke la organizo neniel hezitos kontraŭ iu ajn fremdlanda trupo, helpanta la somalian registaron; se Kenjo sendus trupojn al Somalio, ĝi eĉ faros atakon al altaj konstruaĵoj en la kenja ĉefurbo Najrobio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto